Psalms 120

Kanto de suprenirado.

1Al la Eternulo mi vokis en mia sufero,
Kaj Li aŭskultis min.
2Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo,
De falsa lango.
3Kion Li donos al vi,
Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?
4Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.
5Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ,
Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!
6Tro longe loĝis mia animo Inter malamantoj de paco.
7Mi estas pacema;
Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.
Copyright information for Esperanto